
Ne ebla? Ni igas ghin ebla
Por Internacia Junulara Kongreso, Etsuo Miyoshi, Prezidanto de Swany Korporacio. 2005/08/02, Zakopane.
Perdinte amon mi trovis mision
Kiam mi estis 23 jaragha, mi forlasis hejmon skotere. Estis fridventa frumateno. Ekde kiam mi estis studento de supera mezlernejo mi shatis iun knabinon, sed shi forte rifuzis min. Mi perdis tutan esperon kaj mian vivforton, mi ech volis sinmortigi, sed mi ne povis morti. Mia stirilo nature direktis min al Tokio, char mia pliagha frato loghis tie. Eltenante glacian malvarmon kaj ghisostan lacon, 20 horojn poste mi finfine atingis Tokion. Mi bezonis duontagon por trovi lian domon, kaj mi ghemploradis 1 horon. Estis la 1-a fojo ke mi montris larmojn al iu.
Mia aventuro kauzis grandegan konsternon al miaj familianoj, kaj mia patro tuj flugis al Tokio. Poste ni kunvenis kun mia patrino che varma fonto sude de Osaka por diskuti pri mia estonteco. Miaj gepatroj rekomendis min “Se vi ne havas vivkuraghon, vi asketu che Oomoto Centro. Oomoto estas sintoisma religio”. Mi ne havis alian manieron por pluvivi, do mi akceptis ilian proponon. Mi trajne veturis al la urbo Kameoka kie trovighas la Oomoto sanktejo. Mi asketadis tie dum 40 tagoj. Chiutage mi vekighis je la 5-a, kaj purigis necesejojn, poste preghis en sanktejo kaj ricevadis lecionojn. Chiuvespere mi legis verkojn de majstro Hidemaru DEGUCHI, la edzo de la 3-a spirita gvidantino. Liaj verkoj forte impresis min. Majstro Hidemaru skribis: “Chiu naskighas chi-monde kaj havas sian propran gravan sorton", tiam mi nature elfluigis larmojn. Kia mirinda afero, ke chielo donis indan mision por vivi ankaw al chi tia mi. Kaj mi ekkomprenis mian eraran penson. Tiam mi kaptis novan vivkuraghon kaj povis eklabori energie.
5 jarojn antaw tiu aventuro, en 1957, mi finstudis superan mezlernejon kaj eklaboris en la kompanio de mia patro. Ni fabrikis vintrajn kaj skiajn gantojn. Pro tio, ni produktadis de printempo ghis awtuno, do mankis laboro post novjaro. Ni petis al chiuj dungitoj "bonvole revenu aprile" kaj maldungis ilin. Do, chiuj dungitoj vivis per senlabora asekuro, kaj chiuj revenis aprile.
Dum asketado en Oomoto, mi decidis "fari elstaran kompanion". Dum kelkaj monatoj mi suferis tiun malfacilan situacion. Finfine, mi proponis al mia patro, "mi volas vendi gantojn al Usono kaj Ewropo". Li diris: "viaj kruroj malfortas kaj vi tute ne scipovas la anglan, chu tio eblas?". Mi respondis "chiuokaze mi provos". Tiam, mi ne povis akiri pli ol $500, sed mi multfoje vizitis al la Japana Banko, kaj finfine mi ricevis $2000.
En 1964 kiam Tokiaj Olimpikoj okazis, tiam mi flugis tra Honolulu al San Francisco, shanghis aviadilon tie, kaj post 20 horoj mi atingis Novjorkon. La sekvantan matenon mi tre malsatis kaj eniris malgrandan kafejon, sed ne povis mendi angle. Mi chirkaw promenis la kvartalon kaj awdace malfermis la pordon, kaj vigle mendis "hotto-miruku, toosuto, furaido-eggu, remontii", sed la kelnerino tute ne komprenis mian anglan. Mi kriadis multofoje, sed mi ne sukcesis. Tiam envenis japana studanto, kaj li helpis min. Li prononcis "hot milk" anstataw “hotto-miruku” “tea with lemon” anstataw “remontii”. Mi nur lernis 'japana-anglan’, do, mi ne povis paroli veran anglan, kaj abunde shvitis tutkorpe.
Mi telefonis al mia patro, sed la telefonistino ne komprenis mian anglan, kaj shi remetis awdparolilon. Do mi multfoje defiis preni la awdparolilon kaj petadis shin, sed shi ne komprenis min. Do, mi devis iri shian oficejon, kaj finfine komunikis skribe. Post duonhoro mi povis paroli kun mia patro. Post parolado, mi denove shvitis tutkorpe.
En tiaj cirkonstancoj, mi trovinte interpretiston, vizitis plurajn gant-importajn kompaniojn sed preskaw neniu akceptis min.
Mi suferis pro la lingva muro, kaj mi perdis mian tutan kuraghon por veturi al Ewropo, sed mi rememoris mian celon, kaj flugis al Germanio. En la aviadilo mi dubis chu ghi vere iros al Hamburgo. Mi serchis japanon tra la aviadilo de Pan American Airlines. sed trovis ech ne unu.
Kun tia maltrankvilo mi serchis interpretiston, kaj serchadis ganto-importajn entreprenojn en Hamburgo. En la meznokto, el miaj okuloj fluis larmoj, char mi profunde pensis chu mi povus trovi klientojn, chu entrepretisto venos morgaw, chu la mono sufichas por li, kaj finfine mi kvazau dronis en profunda maro. Chu mi povus reveni al Japanio? Kaj tiel plu.
Unu semajnon poste, mi flugis al Milano, Italio. Kiam mi eniris la hotelan banchambron, mi vidis apud la necesujo alian necesujon. Kio estas tio? Tiu rara porcelanajho interesis min. Vi chiuj konas bideon? Mi sursidis ghin kaj turnis la kranon. Varma akvo elshprucis supren, kaj mia gravajho brul-vundighis severe, kaj mi suferis dum kelkaj tagoj.
Ankaw mi ne komprenis la italan kalkulon, do mi nur ofertis manplenon da mono al taksiistoj, dirante "bonvolu, vi prenu”. En restoracioj nekonataj manghajhoj aperis. Estis treege malfacile trovi la klientojn kaj iliajn adresojn. Tiamaniere dum unu monato mi chirkawis la globon.
Alveninte Tokion mi malsupreniris la shtuparon, sed miaj piedoj ne atingis la flughavenon, mi sentis min kvazaw somnambulo. Ege zorgante mi vizitis kuraciston, sed li ne trovis la problemon. Tia malsano bonighis post semajno. Mi povus diri ke lingvajn murojn, tempo-diferencojn, nekonatajn manghojn, kaj brul-vundighon de gravajhoj, fremdajn valutojn ktp. mi ne eltenis. Spertoj de fremdaj landoj shokis min ekster-ordinare.
Mi eklernis la anglan tuj post la mondvojagho, char se mi ne parolas la anglan, mi ne povus eksporti niajn gantojn. Mi lernadis per japana nacia radio NHK, senferie dum 3-4 jaroj. Ankaw mi instalis sonbendon en kompania automobilo, la prelego de J.F. Kennedy, kaj mi lawtvoche kunparolis kun li dum mia veturado. Mi ghenerale shoforas ch. 10,000 km jare, do, 700 fojojn elparolis tiun 1-horan prelegon, lawtvoche.
Mi konatighis kun la Esperanta mondo sed ...
Kiam mi lernadis la anglan, mi legis libron "Vojagho en Esperantujo" verkitan de gvidanto Kyotaro DEGUCHI, kiu estas filo de majstro Hidemaru kaj nepo de giganto Onisaburo Deguchi. Mi eksciis pri la ekzisto de ideala kaj egala mondo. Gvidanto Kyotaro partoprenis en la E-a oratora konkurso dum 48a UK en Sofio en 1963, kaj li gajnis la duan premion. Mi ekscitighis pro grandega emocio, kaj mi forte decidis ke mi lernu E-on estonte, char tiam mi lernadis la anglan.
Mi vizitadis la chefsidejon de ‘Sears Roebuck’ en Chikago, Usono. Ili estis la 1-a vendejo en la mondo, tiam. Mi metis ekzemplerojn de niaj gantoj sur lia tablo, la achetisto s-ro Stewart sinsekve demandis min pri la prezoj kaj materialoj ktp. Do, mi respondis unu post la alia, sed post nur 20 minutoj, li diris min, “bv. foriri”. Char li havis sinsekvajn vizitantojn. Kvankam mi vizitadis ‘Sears’ chiun 4-an monaton dum 3 jaroj, ankaw la nova achetisto s-ro Hanson ne volis acheti niajn produktojn. Post 6 jaroj kaj ch. 20 vizitoj, la nova achetisto s-ro Tom Bridges kortushighis pri mia 6 jara vizitado, li promesis viziti Japanion por konstati, chu ni estas sufiche bona ganto-kompanio, kaj li ekachetis niajn gantojn tiam. Ghis nun ‘Sears Roebuck’ dawre achetas je kelkmilionoj da dolaroj jare. Tiel mi chirkawis la terglobon, per dawra fortostrecho mi dum 20 jaroj pionire ekebligis komercadon, kaj akiris preskaw 100 klientojn.
En la 60-aj jaroj, ni eksportadis al Ewropo kaj Usono. Sed la achetantoj iom post iom chesis acheti el Japanio, char la koreaj kaj tajvanaj gantoj kostis malpli. Iliaj mendoj malmultighis je 30% jare. Do, ni esploris Koreion kaj Tajvanon por produkti tie. Sed finfine, ni decidis investi al Koreio en 1972, char malvarma Koreio bone komprenis la bezonecon de gantoj.
Preskaw 100 fojojn flugante al Koreio, ni edukis kiel tranchi kaj kudri gantojn al la multege da dungitoj, kaj ankaw instruis kiel eksporti al la Mondo. Sed sen scipovo de la korea lingvo, mi ne povis komuniki kun liverantoj de materialoj kaj dungitoj. Do mi invitis instruiston de Berlitz lernejo kiu estas mond-fama lernejo por fremda-lingva konversacio. 5 monatojn mi intense lernadis la korean post tagmangho 10 horojn chiu tage. Vid-al-vida leciono ne lasis ech 1 sekundon da pawzo, ja mi estis kvazaw malliberulo. Tiam 4,000 vortoj en-martelighis mian kapon. Tial, mi ne povis eklerni E-on.
En nia korea fabriko laboris 1,200 homoj, sed en la 80-aj jaroj chesis veni la klientoj, kaj ili iris al Shanghajo. Char, tiam monata salajro en Koreio estis 5 oble alta ol Chinio. Pro tiuj malsamaj kostoj pli kaj pli altighis la deficito de la koreaj fabrikoj. Ni nur atendis la bankroton. Do, en la 80-aj jaroj ni estis devigataj fermi la koreajn fabrikojn, kaj ni translokighis al Chinio. Tio estis la sola maniero por pluvivi.
"La granda irado inter Kagawa kaj Chinio"
Mi vizitis Chinion chiumonate. Post duonjaro, ni atingis investadan kontrakton pri china-japana komuna entrepreno. Ni havis 42 tagojn da intensaj penigaj negocioj kun chinaj awtoritatuloj. En la 4-a de majo 1984, kiam ni subskribis la kontrakton, venis telefonvoko de Oomoto al mia edzino. Majstro Hidemaru jhus kaligrafiis "La granda irado inter Kagawa kaj Chinio" - Kagawa estas nia gubernio - kvankam mi ne informis mian vizitadon al Chinio al Oomoto Centro. Ili diris al mia edzino ke rezulte de diversaj informoj Oomoto jughis, ke tio temas pri s-ro Miyoshi. Tio chi estas lia skribajho.
Ni sendis 5 estraranojn, kaj 400 dungitoj entuziasme eklaboris. Ni estis la unua eksterlanda entrepreno en la gubernio Jiangsu kie loghas pli ol 50 milionoj, la urbo Kunshan situas 70km sude de Shanghajo. Tamen chiu ricevis la saman salajron, do post chirkaw duonjaro, ili ekdormis sur la gantaj materialoj. Ni estis en terura stato kaj grande malprofitis, kaj ni kunsidis kun la urbaj awtoritatuloj. Tiuj kunsidoj estis kiel batalo pri vivo aw morto de la kompanio. Mi postulis tri aferojn:
1. Ni japanoj direktos la fabrikon, ghis profiteblas.
2. Enkonduko de popeca salajro. Tio signifas ke entuziasmulo ricevos altan salajron.
3. Maldungi tiujn 100 tagdormintojn.
Pri la 1-a kaj 2-a ni solvis dum 2 tagoj, sed pri la maldungotoj ni koliziis kontraw grandega muro. La china estro rughighinte frapis la tablon kaj tondris al mi "maldungo absolute ne eblas, en Chinio ni havas chinan prudenton". Mi tuj rekriis: "Chu vi ne scias, ke china prudento estas monda malprudento?" Tiaj akraj diskutoj okazis, apogate de la sukcesa awgura kaligrafajho de majstro Hidemaru. Chinoj surprizighis pri mia forta entuziasmo. Chirkaw 20 minutojn neniu respondis iom ajn. Post longa silentado, la estro petis min, "s-ro prezidanto, nur 50 homoj." Mi jhetis paperojn kaj tondris: "Kial mi ne rajtas maldungi pigrulojn?". Post kelkhora milito, ni kompromisis maldungi 75 homojn.
Post tiu negociado, la popeca salajro altighis 30% averaghe. Multaj laboristoj ech eklaboris 1 horon pli frue. La produktado altighis tre rapide, ekde la 2-a jaro ni gajnis profiton, kaj dawras profitdona situacio.
Eklerno de Esperanto
Mi vizitadis Shanhajon chiu monate, sed tio ne estis facila sen kono de la china. Do, mi chagrenighis chu mi eklernu la chinan aw E-on. Post longa chagrenigho, mi decidis eklerni ne la chinan sed E-on.
Mi profunde pensis, tiam mi estis 55 jaragha. Do, mi bezonis fremdan instruiston kiu ne povas paroli japane, char se li/shi povus, chiam ni parolus japane. Alie mi ne povas atingi fluan kapablon. Do, mi petis al 10 kelkaj konatoj en la mondo, kaj mi decidis inviti la prezidanton de Novzelanda E-Asocio, S-inon Gwenda Sutton. Shi diris "mi volas veni kun mia edzo". Kiam mi respondis "mi pagos lian flugbileton", sekvis "mi havas katon”. Mi akceptis ke shi kunportos ghin, sed fine shia najbarino prizorgis ghin.
Tio okazis ghuste antaw 10 jaroj, 30 jarojn post legi "Vojaghoj en Esperantujo". Do, 55-aghulo defiis eklerni internacian lingvon. Tio ne estis bagatelo. Se mi enmetis 10 vortojn en mian kapon, la sekvan matenon mi estis forgesinta 9.
Tiel mi dawrigis chiuvespere 3 horojn. Direktinte internacian entreprenon en Japano, Usono kaj Chinio. Do, mi devis chesi renkonti klientojn vespere. Mi awdis ke kompanianoj murmuris "Chu nia prezidanto frenezighis? Studi la anglan, jes. Sed studi neuzeblan lingvon, kion pensas nia prezidanto?” tio estis la etoso en nia kompanio.
Ghis nun mi lernis ch. 7,000 horojn kaj preskaw 7,000 vortojn. Sed mi jam forgesis duonon. Tio signifas ke mi bezonis 2 horojn por memori 1 vorton. La leciono havis 5 minutan pawzon hore, tiam mi kushis sur la planko kaj spiris profunde. Do, mi devas shviti 3,000 horojn plu por atingi fluan kapablon. Se mi enkapigis iun vorton, mi forgesis gramatikon. Se mi memoras gramatikon, mi forgesis lernitan vorton.
Chiumatene je la 6-a kaj duono mi preghadas en Oomoto sanktejo en mia urbo, ech se pluvas, neghas aw flugas fajro, kaj je la 6a kaj 50 minutoj mi eklaboras ghis la 7a vespere en kompanio Swany. Nun mia E-konversacio okazas je la 8a ghis 9a kaj duono de nederlanda instruisto s-ro Hylco Miedema. Li instruas ne nur E-on, sed ankaw Ewropan kaj E-an historion kaj kulturon ktp. Poste, en mia hejmo mi legas la revuon “Esperanto” aw aliajn E-librojn kun vortaro ghis la 11a. Poste, mi awskultas E-filmon produktitan de mia amiko Romano “Rio Antaw Karnavalo” kaj “Valencio en Fajro” dum kelkaj monatoj por enmeti nekonatajn vortojn kaj gramatikon. Dum awskultado mi gimnastike ekzercas mian korpon dum 40 minutoj, poste mi dushas kaj dormas. Tio estas mia chiutaga vivo. Mia nuna grandega chagrenigho estas mia forgesemo kaj malalta awskultkapablo de E-o.
Bv. imagu, se vi lernos japanan lingvon, tio estas tute alia mondo, vi devas lerni ‘hiragana’, ‘katakana’ per kiu oni skribas fremdajn vortojn, kaj kelkmilon da chinaj literoj ‘kanghi’.
Sed mi estas optimisto. Se E-o farighos monda komuna lingvo, chiuj novaj generacioj en Japanio parolos japane kaj E-e al siaj infanoj, por ke ili estu internaciistoj. Do, tiamaniere chiuj mondanoj estos dulingvanoj senpene. Nur kelkaj generacioj, tio ne estas longa, se vi konsideras nian longegan historion.
Chu vi scias ke multaj koreoj operaciigas siajn infanojn je la gorgho por ke ili parolu angle kun bona prononco. Tia grade gepatroj volas instrui la anglan al siaj infanoj. Chu vi povas imagi?
Mi vekighis pri epokfara ideo
Antaw 20 jaroj la japana transport-kompanio “Jamato” aperigis tutpaghajn anoncojn en la “Japana Ekonomia Jhurnalo”. Tiel japanoj ekkonis pri la malliberaj transport-reguloj kaj ekfontis publika diskuto. Rezulte, la japana registaro draste liberigis ilin. Poste, la prezoj de transportado malaltighis je 30% kaj la livertempo duonighis, kio donis grandegan konkurencan povon en tuta Japanio. El tiu fakto, mi kredas ke jhurnala anonco estas la plej efika rimedo por veki la publikon pri la lingva problemo.
Do, mi profunde konsideris kaj chagrenighis kiel akiri multegan monon. Unue mi planis E-an reklam-kampanjon en 2002, per mia tuta mono konservita por nia maljunagho kun akcepto de mia kara edzino, plus kunhelpo de mia bofilo. Li vendis terenon hereditan de siaj gepatroj.
1-e, ni aperigis tutpaghan reklamon en ”Berlingske Tildende” en Danio, kun helpo de loka E-Asocio, prez. Renato Corsetti de UEA, kaj diplomato kaj prez. de EEU d-ro Sean O’ Riain. Sekve, ”European Voice” en Belgio, ”La Repubblica” en Italio, ”Le Monde” Francio kaj ”Die Zeit” en Germanio. Lastjare ”Le Monde” kaj ”Rzecspospolita” en pollando, en Litovio ”Lietuvos rytas” kaj en Slovakio ”SME”, tiam nia tuta mono elcherpighis.
Sed tre feliche, dank’ al mia inventajho ”Baston-Valizo” kiu furoras en Japanio, kiu estas kunmetajho de sako kaj bastono. Ni nomis ghin ”Walkin’Bag”. Ghi apogas korpon duoble ol bastono, char bastonon oni je chiu pasho devas mem levi, sed ”WB” chiam apogas la korpon dum la promenado. Ankaw junuloj shatas uzi ghin, char per 1/6 da energio eblas pushi ghin kompare kun tir-valizoj. Tial, mi povas uzi dawran bugheton por propagandi E-on en Ewropa Unio.
E-reklamo povas veki civitanojn kaj EU-gravulojn pri lingva malegaleco. Mi volas kapti milionulojn kiuj helpos E-movadon kaj ankaw atentigas amaskomunikilojn. Mia defio estas kiel de formiko atakanta elefanton, sed ghi estas en mia vivo la plej granda vetado kun nur eta venkshanco.
Sed, mi kredas, ke se mi dawrigas la reklam-kampanjon, komprenantoj multighos iom post iom. Char la lingva malegaleco facile konvinkos legantojn per 1-pagha anonco, kaj finfine subtenantoj multighos. Post grandigho de la ondo, mi esperas, ke drasta shanghigho okazos en Ewropa Unio, kaj chiuj landoj de la mondo sekvos. Kaj la popoloj de la mondo trempighos en libera komunikado. Vi povus telefoni al Afriko, Chinio kaj Argentino kaj libere komunikeblas. Se ni faras nenion, nin atendos nur angla mondo, kaj chiuj lingvoj kaj kulturoj en la mondo pereos en longa perspektivo, ech la japana.
Rezultoj de reklamoj
Post la aperigo en Italio “La Repubblica” la 8-an de marto 2003, 7-8 parlamentanoj promesis al Itala E-Federacio, ke ili certe instigos diskutigi en EU komisiono ke E-o estos solvmaniero por EU komunikado.
Post la 1-a reklamo en “Le Monde”, franca e-isto s-ro Jean Gayet informis al mi, ke 3 liceoj en antawurbo de Parizo ekinstruis E-on ekde januaro 2004. Kaj li disdonis milojn da kopioj kaj propagandis E-on.
Chi jare la 1-an de januaro, mi ricevis japan-lingvan retmesaghon de francoj ges-roj Moolque kaj Maurice Juy, jene.
“Mi legis vian tutpaghan reklamon en la 26a de septembro lastjare, titolita “Chu vi parolas Ewropon” en “Le Monde”, kiu enhavas necesan kaj sufiche trafan informon pri E-o, kaj mi eklernis ghin. Universitato de Kalifornio en Usono atestis, ke E-o estas la plej klara kaj facila lingvo por traduki per komputilo, kompare kun 12 naciaj lingvoj inkluzive la anglan. Mi tre dankas vian grandegan kontribuon doni informon pri E-o al francoj. Se EU adoptos E-on, tio estas unua etapo por konservi chiujn ewropajn lingvojn. Kaj tio estos epokfara felicha informo por konservi tutmondajn lingvojn ankaw. S-ino Sakuraj MIKI kiu estas japanino, shi estas edzino de mia nevo, tradukis japanen, kaj mi sendis al vi chi tiun retmesaghon japane”.
Mia mirakla sperto en la naskighlando de Zamenhof
Antaw 2 jaroj mi vizitis Malborkon, norda Pollando, por partpreni la inawguron de memorshtono en la “Parko de la Mondo” kiun iniciatis s-ro Kozyra kiu estas vicprezidanto de PEA. Tiam mi ricevis oferton de urba estro, pri investado al lia urbo. Char 1-e, Malborko proksimas al shiphaveno Gdansko, 2-e, multaj pollandanoj parolas la anglan, la germanan, la francan kaj ankaw la rusan, 3-e, senlaboruloj multighas kaj 4-e, malalta salajro fortigas konkurencon por “Walkin’Bag”, 5-e, Pollando anighos al EU. Do, mi decidis investi al Marborko. Tamen, mi iom prokrastas la investadon dum iom da tempo pro kelkaj kialoj.
Kiam mi denove vizitis, mi ricevis inviton de vicrektoro prof. Witold Stepniewski de Teknika Universitato en Lublino. Okazis honor-doktoriga ceremonio. Tie mi tagmanghis kun senatano s-ino Irena Kurzepa, al kiu mi rakontis jenon.
・En la 26-a de septembro, la “Ewropa Tago de Lingvoj”, mi aperigos tutpaghan E-anoncon en la pola jhurnalo “Rzeczpospolita”.
・Tiaj anoncoj jam aperis en unuarangaj jhurnaloj en Francio, Germanio kaj Italio ktp.
・En la EU-parlamento la 1-an de aprilo 2004, E-o akiris apogon de 43% da cheestantoj.
・Post la anigho de 10 orient-ewropaj landoj al EU, la nombro da E-favorantoj kreskos konsiderinde.
・“The Guardian” en Anglujo kaj aliaj prestighaj jhurnaloj komencis raporti pri la lingva temo.
・Plie, se EU adoptos E-on kiel laborlingvon, tio influos tra la tuta mondo; ghi estus la unua pasho direkte al la solvo de la lingva problemo, kiu turmentas la homaron jam dum ghia tuta historio.
Post mia klarigado, shi firme premis mian manon dirante “Mi plene subtenas vin”.
Sekvatage en la trajno al Varsovio, mi hazarde sidis apud s-ro Pawel Poncyliusz, pola parlamentano kiu tiam kandidatis por la EU-parlamento. Mi mirakle renkontis politikistojn sinsekve, kaj mi priparolis la samajn problemojn. S-ro Poncyliusz ankaw promesis sian fortan subtenon. Tiuj spertoj donis al mi grandan memfidon okazigi “Luncho-debaton” por antawenigi la E-movadon, kaj mi petis s-ron Kozyra prepari la debaton.
Por pli sukcesigi la kunvenon, mi petis prelegi al la germana e-isto kaj lawreato de ekonomika Nobel-premio prof. Reinhard Selten, kaj li tuj akceptis kun plezuro kiam mi telefonis lin. Mi ankaw petis la cheeston de la nepo de la kreinto de E-o, la arkitekto prof. Zaleski-Zamenhof loghanta en Parizo, kiu por povi partopreni ech nuligis kelkajn planojn.
En la 26-a de septembro, Ewropa Tago de Lingvoj, la Luncho-debato okazis en hotelo Victoria Varsovio. S-ino Barbara Pietrzak, chefredaktorino de Esperanta Sekcio de Pola Radio, bonvolis prezidi. Inawgure la E-a infana Kantgrupo “Modraki” el Pelplin awdigis la ewropan himnon “Odo al la Ghojo”, en la lingvoj germana, pola kaj E-a, tiel kreante agrablan etoson.
El inter la pli ol 100 invititoj polaj kaj litovaj, 8 naciaj kaj 4 EU-aj parlamentanoj plus sume 48 jhurnalistoj kaj renomaj esperantistoj partoprenis la debaton kiu okazis pole kaj Esperante kun samtempa interpretado.
Mi eldiris “Por realigi la instruon de la sinsekvaj spiritaj gvidantinoj de Oomoto, mia vivcelo estas disvastigi E-on” kaj emfazis “Vi tenas la shlosilon por solvi la lingvan problemon ne nur en la EU sed tutmonde”.
Prof. Selten retrorigardis la formighon de EU kaj diris “samkiel ech eksaj Sovet-respublikoj farighis EU-membroj, E-o povus ighi la estonta komuna lingvo”. Li insistis pri la valoro de E-a instruado por preventi la terur-songhon en kiu unu etna lingvo, la angla, estas trudata al la mondo.
Prof. Zamenhof, surbaze de siaj abundaj spertoj kiel arkitekto kaj universitata profesoro en la tuta mondo, arde parolis pri lingva komunikado.
La estro de la Komisiono por Eksterlandaj Aferoj de la Pola Senato d-ro Zbigniew Kulak, litova parlamentano s-ro Stasys Kruzinauskas, vic-rektoro de la Teknika Universitato de Lublin prof. Witold Stepniewski, estro de la Internacia Akademio de la Sciencoj prof. Helmar Frank, Prezidanto de la UEA d-ro Renato Corsetti kaj aliaj lawvice eldiris sian malkonsenton pri la malegaleco kaj diskriminacio inter anglalingvaj kaj ne-anglalingvaj popoloj, kaj la monda lingvoproblemo estis vigle pridiskutata.
EU-parlamentano Ryszard Czarnecki rakontis ”Kiam mi parolas germane, la angloj kaj francoj enuas kaj germanoj kortushighas pri mia parolo. Mi multfoje spertis tian kontrastan aferon. Do, E-o povas bonigi inter-gentajn konfliktojn”. Kaj li proponis fondi <superpartian EU-komisionon> por studi la komunan lingvan problemon.
S-ino Margareta Handzlik diris ke ?ekzistas multaj simil-opiniaj parlamentanoj”, kaj serioza diskuto pri formado de tia grupo sekvis.
La Esperantisto kaj EU-parlamentano prof. Bronislaw Geremek onidire estas kandidato por la EU-prezidenteco. Pere de granda laboro de mia amikino Barbara Pietrzak de Radio Pollando, li promesis partopreni la debaton dum sia okupiteco, kaj ech akceptis vespermanghon kun mi fine de awgusto. Sed ial li nuligis ambaw semajnon antawe.
Li estis prezidanto de la Studenta Esperanto-Klubo en la Varsovia Universitato, kaj estis pola ministro de eksterlandaj aferoj, gvidis la kontraw-socialisman movadon. Kaj pro sia karaktero, diplomata lerto kaj flua kapablo de la franca, li fojfoje aperas en televido tutewrope. Lawdire li estas la plej pov-hava de la 54 polaj EU-deputitoj. Eble, li pensas ke E-o ne venkos la anglan. Do, li ne publikigas ke li estas E-isto.
Law mia penso, la tempo ankoraw ne venis por E-o, inter la super-gravuloj en la EU-komisiono, kvankam multaj anoj konsentas ke ekzistas grandega lingva diskriminacio. Sed se ni pushas E-on ili farighas hezitemaj. Probable ili timas pri neceso de lernado de nova lingvo. Se ewropanoj klopodos, ili povus ellerni E-on dum nur unu jaro. Ekzemple, mia dua E-instruisto de Belgio s-ro Lode Van de Velde lernis E-on nur duon jaron, kaj li parolis ghin kiel sian nacian lingvon. Mi pensas ke multegaj politikistoj ne vidas longtempan perspektivon.
Fakte en la nova EU-membro Polio samtempe aperis du E-istoj, prof. Geremek kaj s-ino Handzlik, inter 151 novaj EU-parlamentanoj el orienta ewropo kiu favoras E-on. Se la pilko ekrulighus, la ekzisto de prof. Geremek, kiel kandidato por la EU-prezidenteco kaj la plej aktiva s-ino Handzlik donas al ni grandan revon kaj esperon.
Lasta printempe, d-ro Sean O’ Riain, de EEU rekomendis al mi jene: “Polio kaj Litovio historie ligitas kun Zamenhof, kaj Francio nemankeble rolas por ‘sensanga lingva revolucio’. Faru E-anoncojn tie.
Awdinte tion, mi aperigis la E-anoncojn en la Ewropa Tago de la Lingvoj, la duan fojon en “Le Monde”, kaj en Litovio kaj pollando, kun helpo de lokaj E-Asocioj.
D-ro O’ Riain sugestis ankaw la titolo, “<Kial mi investas en Pollando?> anstataw la ne-populara vorto Esperanto”. Do, mia amiko Romano tuj volonte oferis sian jhurnalistan kapablon, kaj li intervjuis min por la enhavo de la reklamo.
Plie, danke al la kompanio “Rzeczpospolita” kiu ne montris la vortojn <tutpagha reklamo> supre, ghi ege allogis homojn, kaj legantoj kredis ke tio estis novajho, ne reklamo, kaj ghi elvokis grandegan reehhon. Multaj legintoj sentis ke “unuafoje en 117 jaroj post Zamenhof, mi eksciis la veron pri Esperanto”, kaj multe efikis sinsekvaj novajhoj. En urbo Malbork, kun 40,000 loghantoj, oni gajnis 30 novajn E-membrojn.
Kiam mi havis vespermanghon kun prof. Selten, prof. Zamenhof kaj E-gravuloj, nekonata viro proksimighis al mi demandante “Chu vi ne estas la japano de la hodiawa jhurnalo?” kaj diris “Mi tre admiras vian agadon. Tutkore mi subtenas vin”. Sekvante matene, en la varsovia flughaveno, kiam mi ekflugos al Japanio, tri personoj proksimighis al mi kaj ili subtenis min.
Dum 2 jaroj mi anoncis 10 foje en 8 landoj nome de loka E-Asocio, sed mi profunde pensis ke per la pola stilo eblas kapti tre multajn legantojn. Do, mi proponis al Renato kaj Sean renovigi titolon <Kial mi inventis la Walkin’Bag?>. Feliche, mi ricevis ilian konsenton kaj Romano cedis kopirajton por la E-reklamo.
Do, mi petis trovi famajn E-istajn intervjuistojn de koncernaj landoj, kaj ghi aperos en Estonio, Latvio, Chehhio, Slovenio kaj Hungario en la 26-an de chi septembro. Mi donis E-versiojn al chiuj awskultantoj.
La plej vigla EU-parlamentanino s-ino Handzlik sugestis min ”parlamentanoj alflugas Bruselon lund-matene, kaj revenas hejmen vendrede, do merkred-vespero estas plej konvena por inviti al la Debato”. Tial ni okazigos en Bruselo ‘Vespermangho-Debaton’, unue, kun franc-lingvaj EU-parlamentanoj en venonta printempo, kaj due, awtune, kun mezewropaj EP el 8 landoj. Je iniciato de EEU kaj UEA, kunhelpo de Margareta, ni planas peti al partprenantoj organizi superpartian komisionon pri komuna lingvo, kaj ligi kunlaboron kun E-favorantaj EP.
Unue, mi spertis ne-atenditan investadon al urbo Malborko, kaj povis alvoki al la parlamentanoj universitate kaj trajne. Prof. Selten allogis prof. Zamenhof, kaj la du eminentuloj altiris 12 politikistojn. Ankaw kun helpo de mia gvidanto Renato, kaj Sean sugestis al mi brilan ideon, kaj mia amiko Romano preparis allogan enhavon en la jhurnalo, ktp ktp. Do kun helpo de multaj eminentaj E-istoj, ne-kredeblaj mirakloj vicighis sinsekve.
Mi kredas ke tio estis Dia revelacio, ne simple hazardaj okazajhoj, kaj plue celadas mian revon.
Nun, mi prezentas kelkajn instruojn de Oomoto.
・Nur senutila ne lasu ech peceton, legomfolian. Naskitan el favoro de l’ chielo kaj tero.
・Favoron Dian forgesu neniam: ech en rizero. Trovighas la Tri Dioj de l’ chielo kaj tero.
・De l’ fajro, akvo kaj tero, la favoroj kiuj nutras nin. Jen Di-figuro vera de l’chielo kaj tero.
Chiuj Oomotanoj lawte deklamas tiujn frazojn antaw chiuj manghoj. Ghi havas shlosilan vivmanieron por eviti medi-problemojn.
Ekzemple, mi konservis unuflanke uzitajn chiujn leterojn kaj dokumentojn ktp. Mi konservas ilin en kestetoj aparte, unu flankon de faldita papero por leteroj kaj notoj, kaj senfaldan paperon mi uzas por kopiado. Ankaw mi dokumentas 1 celon sur 1 folio, por konservi arbaron.
Mi ne uzas 1-an klason de trajno, shipo kaj aviadilo, char ghi foruzas pli da energio kaj materialoj, samtempe mi povas konservi monon por reklam-kampanjo.
Mia malgranda awtomobilo povas veturi 29 km per 1 litro da benzino, ktp ktp.
Mi manghas: 1-e. nerafinitan rizon aw tritikon kiel bruna aw nigra pano, 2-e. legomojn, 3-e. fabajhojn, 4-e. mar-kreskajhojn, 5-e. malgrandan fishajhon kun ghiaj ostoj.
Per tia mangho, oni ne nur konservas energion, ankaw konservas nutrajhon por malrichuloj. Char viando formanghas 20 oblon da rikoltajhoj, ankaw evitante suferon de mamuloj. Tio ankaw donas sanan korpon samtempe, elspezoj al kuracistoj dekonighos. Se vi sekvos mian manieron, ene de 3 tagoj malaperas konstipo, kiu estas fonto de preskaw chiuj malsanoj. Via fekajho estos kiel formo de banano kaj kelkaj sekundoj sufichas sur la necesujo. 3 monatojn poste vi klare sentos bonan staton, se vi suferis ioman malsanon. Kaj viaj 5 miliardaj cheloj tute shanghighos ene de 3 jaroj, do, via korpo estos ne facile kaptos malsanon. Kaj viaj vivoj longighos je 10 jaroj averaghe.
Ankaw gravaj aferoj estas ne manghu multe ghis sate, kaj chiutaga korpo ekzercado preventas malsanon. Se vi volas scii detale, mi enmetos sanmanieron en la hejmpagho de Swany, estonte.
Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo
Tio estas slogano de Oomoto kaj mi kredas, ke se tiu spirito influas la mondon, tio estos la shlosilo por realigi veran mondpacon. ‘Unu Dio’ signifas kunlaboro inter chiuj religioj, se mi simple klarigas. kaj ‘Unu Mondo’ estas farighi organizo kiel EU mondoskale. Alivorte, kunlaboro kun monda federalisma movado. Do, bv. legi mian libreton kiam vi havos liberan tempon. Hodiaw, mi parolas nur pri “Unu Interlingvo”.
Mia matena chiutaga pregho al Dio estas jene. Realigu ‘Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo’ kaj neniigu bestajn eksperimentojn en la mondo kiel eble plej rapide.
Precipe, mi multe lernis de bedawrata Majstro Hidemaru DEGUCHI, ekzemple, “Per pasiveco inferen, Per aktiveco chielen”, kaj “En vivriska situacio, oni ricevas ajnan forton”. Tiu instruado instruis kaj instigis mian vivcelon por defii nian fin-venkon.
Oomoto instruas subajn principojn.
Mi volas citi “Ni devas esti chiam en harmonio, en la mondo konsistas el multaj kontrawstarantoj, tamen ni devas harmoniighi, anstataw batali.”
Bv. vidu la mondon. Potenculoj de angle parolantaj landoj ne vidas ke chiuj popoloj estas egalaj. Se iuj krimuloj fughas en iun apartamenton, chu iu rajtas bombi tiun apartamenton el la chielo? Se angle parolantoj potenculoj eklernos la internacian lingvon, same kiel afrikanoj, azianoj kaj islamanoj, ili vere ekvekighos kaj ekpensos ke chiuj estas egalaj, kaj povos pensi normale, kaj ekscios sian arogantan sintenon. Ricevinte nekredeblan privilegion, oni ne plu povas pensi alies dolorojn.
Per forto nur grandighas venghemo. Potenculoj celas akiri petrolon kaj armila-komercistoj gajnas nekredeble grandegan profiton, intershanghante lagon da sango de mortintoj, kaj suferadas multegaj homoj kiuj perdis manojn, gambojn kaj okulojn ktp.
En la aviadilo al ewropo, 20-an de Julio 2005, Japana Ekonomia Jhurnalo raportis, ke dum du jaroj de Iraka-milito, 24,865 civitanoj mortis, kaj 37% estis pro usonaj bomboj kaj rekta atako. Law NRO “Iraq body count”. Chu tio estas justa?
93% da popolanoj lernadas la anglan 5-10 jarojn kun mizera rezulto, kaj nur 7% da anglaparolantoj lernadas aliajn fakajn temojn dum nia angla studado. Tio grandigos senfinan malegalecon, kaj ankaw kreas malrichon kaj richon en la mondo. Alivorte, angle parolantaj landoj formanghas miliardojn da vivoj de ne-anglaj landanoj. Tiaj cirkonstancoj naskas terorismon.
Paco venos nur per diskutado kaj bezonas longan toleremon. En la mondo kunloghas multaj kontrawstarantoj, sed ni devas harmoniighi, anstataw batali.
Mia celo por veni al Zakopane
Mia vera celo por veni chi tie estas gravaj petoj al vi chiuj. Bv. vidu E-tujon precize kaj profunde per viaj junaj okuloj. Maja revuo “Esperanto” indikis ke la plej furora E-libro estas “Vojagho en E-lando”, la vendado dum 4 jaroj estas 1.672 ekzempleroj, kaj la 2a furorajho estas via “Pasporta Servo”, vendighis 1,636 ekzempleroj en la tutmondo. Chu chiuj ne pensas iom strange. En la tuta mondo 1,672 kaj 1,636? Mi pensas tie mankas almenaw 1 nulo, ech 10 aw 100 nuloj.
Kaj individuaj membroj de UEA estas nur iom pli ol 5 miloj, kaj antaw kelkaj jaroj dawre malgrandighis, sed nur lastjare multighis je 142 personoj ghis 5,856. Tie mankas almenaw 1 nulo ankaw. Tio estas mia vidpunkto. Tio spegulas ke ni estas kiel malgranda urbeto, kvankam Majstro Ludoviko inventis epokfaran internacian lingvon E-o por 6 miliardoj da homoj.
Mi forte kredas ke finfine ne-anglaj parolantoj ne akceptos doni eternajn privilegiojn al anglaj parolantoj en EU. Tio influos al chiuj landoj kaj la mondo sekvos Ewropon. Do, ni povus ghui kaj kredi nian finvenkon. Se ni finvenkos, mondanoj ne kredos kiel malforta movado ni estas.
La libro “La Zamenhof-strato” verkita de mia amiko Romano skribis jene. “Nia majstro Ludoviko diris 3 gravajn aferojn por nia internacia lingvo”.
1-e, estu eksterordinare facila.
2-e, chiuj kiuj ellernas ghin, tuj komprenighas kun homoj de aliaj nacioj.
3-e, kiel venki la indiferentecon de la mondo.
Ludoviko jam realigis la 1-an kaj la 2-an punkton. Sed bedawrinde, nur pri la 3-a, li ne sukcesis. Mi vekighis pri tiu punkto. Se ni evitos indiferentecon en Europa Unio, ni povus havi grandegan shancon.
Bedawrata s-ino Klara Zilbernik - certe chiuj konas shin, shi estis edzino de Ludoviko - estis la chefa viktimo de lia idealismo. Lia konvinkado donis al shi senfinan chenon de penigaj klopodoj kaj malricho. En la jaro 1890, Ludoviko konfesis letere al lia amiko ke, “Mia situacio atingos krizan staton”. Kaj ili devis translokighi al kamparo el Varsovio pro malricho. Mi profunde konsideris la situacion de la tiama familio Zamenhof. Mi legis la libron “La Zamenhof-strato” 3 foje, kaj chiam mi … (mi haltigis prelegon iom da tempo dum mia plorado). Sed feliche naskighis E-o por eterna mondo, malgraw la nekredeble malfacilaj kondichoj.
Laste, mi petas al chiuj awskultantoj: kolektu 10 novajn e-istojn kaj aligu ilin al TEJO kaj ankaw al UEA. Mi petas. Bv. propagandu E-on al viaj geamikoj, familianoj, kolegoj kaj infanoj. Se vi sukcesos, nia komunumo 10 oblighos, ene de 3 jaroj, 2 jaroj aw 1 jaro? Bv. kunlaboru tiel ke ni bezonos multege da E-instruistoj por la mondo. Se ewropanoj ne donos privilegiojn al anglaj denaskuloj en Ewropa Unio, tio influos al la mondo samtempe. Tiam, multege da E-instruistoj necesas tra la mondo. Ni povus kontribui grandiozan kaj epokfaran eventon por eterna mondo. Naskigho de Ewropa Unio estas la sola shanco en la homara historio. Ni havas nur unu shancon dum kelkmil jaroj.
Kaj oni povus vidi ke post nia egaligho, oni ekdiskutos pri vera monda paco. Onisaburo DEGUCHI awguris en la jaro 1945 jhus post la Dua Mondmilito ke Japanio, spertinta nuklean bombon, havos grandan mision por kontribui al la monda paco. Se efikos nia klopodo, iam malaperos armiloj el la mondo.
Esperanto donos shancon egal-rajte diskuti. Oni ekkonsideros pacon kaj atingos forpeli armilojn. Kaj ghi liberigos nian komunikadon.
Sinsekvaj spiritaj gvidantinoj de Oomoto asertadas, ke se E-o ne estos monda komuna lingvo, ni ne atingos mondan pacon. Tial, mi vetis mian tutan energion por plenumi ghin. Kaj mi dawre atakos indiferentecon en Ewropa Unio per la reklamo-kampanjo.
Bv multigi nian komunumon 10 oble per viaj junaj povoj. Mi forte kredas, ke viaj diligentaj agadoj influos al via najbarejo, kaj poste al viaj landoj, tio influos al tuta Ewropo, kaj finfine E-o atingos la tutan mondon. Koregan dankon, por awskulti silente kaj diligente mian erarplenan paroladon. Mi profunde petas al vi chiuj: kolektu kaj kaptu 10 novajn E-istojn, E-amantojn kaj E-movadistojn. Koregan dankon.
Mi ricevis nekredeble longan aplawdon, kaj neniu foriris dum 40 minutoj, oni starigis jenajn demandojn kaj mi respondis. (Prelego dawris 1 horon kaj 20 minutojn, entute 2 horojn)
1. Vi estas kiel la dua ludovikito, chu?
Mi estas iugrade ankoraw komencanto, do mi ne legis lian libraron dum mia intensa 10 jara E-lernado kaj mi ne estas verkisto. Nun mi memoras, ke en la jaro 1922, per klopodo de Inazo Nitobe, ghenerala vicsekretario de ‘Ligo de Nacioj’, preskaw ghi akceptis instrui E-on en chiuj alighintaj landoj, sed delegacio de Francio vetois kaj forpelis la decidon. Mi pensas ke s-ro Nitobe estas grandega movadisto.
2. Mi kredas ke por reklam-kampanjo oni bezonas grandegan monon. Do, mi proponas al vi alia malaltkostan manieron por propagandi E-on. Kiom da mono vi elspezas?
Mi ne volas klarigi precizan sumon. Mi nur plenumas instruojn de sinsekvaj spiritaj gvidantinoj de Oomoto. Mi donas iom da informoj, ke kosto de tutpagha anonco en Japana Ekonomia jhurnalo estas 150,000 dolaroj, por legigi al 3 milionojn da ekonomiaj gvidantoj en Japanio. Mi pensas ke mia defio bezonas kelkmilionojn da dolaroj por veki EU-anojn ghis la finavenko. Kompreneble kun aliaj diversaj movadoj en E-ujo. Do, kiam mi povis antawvidi la sukceson de Walkin’Bag, mi ekaperigis tutpaghan anoncon kelkajn jarojn antawe per nia persona mono. Char mi sentis inspiron ke tio estas urgha afero.
3. Kial vi ne ekfabrikas “WB” en urbo Malbork? Ni atendas urghe.
Mi pensadas kiel vendi ghin en Germanio, en la unua etapo. Poste, Francio kaj Anglujo ktp. Dum kelkaj jaroj ni devas importi WB de Chinio. Post ol ni malfermos germanan merkaton, ni konstruos fabrikon. Do, por importi “WB” kaj partojn de la valizo, Gdanska shiphaveno estas ege grava, bv. kompreni la komercan situacion. Vendado estas 10 oble malfacila afero ol produkti “WB”. Se, ni fabrikas senvendade, tuj haltos produktado kaj ni bankrotos tre facile.
4. Kiel uzi “WB” kaj kiel ghi efikas?
Bv. vidu, se mi uzas 2 “WB” per ambaw manoj, ghi apogas tutan mian korpon kiel rulsegho. Char tubo de tenilo kurbas iomete. Do, stirilo situas super la centro de la valizo, kiam oni supren tiras ghin. Ghi ne falas kiam oni apogas sian korpon, kaj tio estas shlosila punkto de “WB”. Kaj ghi estas patentita en EU-landoj, Japanio, Chinio kaj Usono. Ankaw per 1/6 da energio oni povas pushi anstataw tiri ghin, do ech junulo shatas uzi ghin.
5. Kiel vi planas estontan reklam-kampanjon?
Sean sugestis al mi, ke post 8 mezewropaj landoj, koncentrighi al Francio dum kelkaj jaroj, char ghi tenas shlosilan rolon por sensanga lingva revolucio. Se, ili vekighos pri lingva malegaleco kaj maljusteco, germanoj ekvekighos. Do, post Fracio mi reklamados en Germanio. Nun germanoj ne volas awdi nomon de E-o, char chiuj bone parolas angle. Se, Francoj kaj Germanoj ekvekighos, 23 EU-landoj sekvos. Kaj Renato sugestis al mi ke Belgio estas iom grava, char chiuj EU-Parlamentanoj loghas dum la semajno en Bruselo. Mi dawrigos law sugesto de tiuj 2 eminentuloj.
Mi ricevis multajn sugestojn kiel reklami. Mia sperto de reklamo estis, ke 1-a foje oni legas nur la titolon, 2-a foje ili legas iomete, 3-a foje tute legas kaj 4-a foje, oni decidas acheti. Kaj legantoj volas scii kiu faras kion? Do, ni devas dawrigi obstine, iam oni agnoskos.